Károly Keleti
Károly Keleti | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Klette Károly |
Naskiĝo | 18-an de julio 1833 en Bratislavo |
Morto | 30-an de majo 1892 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 37/1-1-87/88 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Familio | |
Patro | Károly Klette (en) ![]() ![]() |
Frat(in)o | Gusztáv Kelety ![]() |
Parencoj | Ágost Greguss (bofrato) ![]() |
Okupo | |
Okupo | statistikisto ekonomikisto universitata instruisto ![]() |
Károly KELETI [kAroj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keleti Károly estis hungara ekonomikisto, statistikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1875). Lia frato estis pentristo Gusztáv Kelety.


Károly Keleti [1] naskiĝis la 18-an de julio 1833 en Hungara reĝlando, en Pozsony (nuntempa Bratislavo en Slovakio). Li mortis la 30-an de majo 1892 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Keleti frekventis gimnazion en Pest (urbo), baldaŭe li batalis en hungara revolucio de 1848 en la hungara armeo. Komence li trovis laborejojn laŭvice en Alcsút, Buda, Szolnok. En 1861 li komencis redakti ekonomiajn kaj statistikajn artikolojn en gazeto en urbo Pest. En 1867 István Gorove invitis lin al la ministerio, kie li establis la unuan statistikan oficejon, kiun li estris dum 25 jaroj. En 1875 li iĝis profesoro en universitato en Budapeŝto. Li ricevis francan, rusan, portugalan premiojn.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A politikai gazdaság kézikönyve (Manlibro de la politika ekonomio), (1863)
- A magyar mezőgazdaság (La hungara agrikulturo), (1867)
- Acktenstücke zur Organisation der Landesstatistik in Ungarn, (1874)
- A gyakorlati statisztika kézikönyve (Manlibro de la praktika statistiko), (1875)
- Rapport sur l'état de l'agriculture en Hongrie (1878)
- Magyarország népességének élelmezési statisztikája phisiológiai alapon (1887)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- biografio kun foto (la teksto estas legebla maldekstre post klako al litero K kaj serĉante ĝin el la aboco-listo)
- hungarlingva biografio
