Károly Kmety
Aspekto
Károly Kmety | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de februaro 1863 en Hódmezővásárhely |
Morto | 5-an de januaro 1929 (65-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 30/2-1-77 ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Parencoj | Gyula Madarász (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | juristo universitata instruisto politikisto ![]() |
Károly Kmety [kAroj kmeti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kmety Károly estis hungara juristo, ŝtata oficisto, altlerneja instruisto, parlamenta deputito.
Károly Kmety[1] naskiĝis la 17-an de februaro 1863 en Hódmezővásárhely, li mortis la 5-an de januaro 1929 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Kmety maturiĝis en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1888, sed li studis iomete ankaŭ en Prusio kaj Francio. Lia plej grava instruisto estis Ágost Lechner. Ekde 1889 li laboris en la justicministerio. Inter 1892-1896 li instruis en la Reĝa Jura Akademio (Pozono), poste ĝismorte en la menciita universitato. Li estis ankaŭ elektita parlamentano (1905-1910). Li havis edzinon.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- A porosz közigazgatási reformról (1891)
- A magyar közigazgatási jog kézikönyve (1898, poste plurfoje eldonita)
- A magyar pénzügyi jog kézikönyve (1902)
- A magyar közjog alapintézményei (1902)
- Elmélkedés a magyar nemzeti czímer és lobogó jussáról (1903)
- Magyar közigazgatási és pénzügyi jog (1926)
- A magyar vizügyi közigazgatás joga (manuskripto, premiita habilitiĝa disertaĵo)
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio kun foto
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo K, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la 756-a paĝo)
- [1]