Károly Mészáros (advokato)
Károly Mészáros | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 20-an de julio 1821 en Hajdúdorog (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 2-an de februaro 1890 en Zavadka aŭ Zavatka (ne identita loko en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | ĵurnalisto verkisto |
Károly Mészáros [kAroj mEsAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mészáros Károly estis hungara juristo, ĵurnalisto, redaktoro. Lia nobela antaŭnomo estis hajdúdorogi, lia pseŭdonimo estis Polydorus.
Károly Mészáros[1] naskiĝis la 20-an de julio 1821 en Hajdúdorog (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio), li mortis la 2-an de februaro 1890 en Zavadka aŭ Zavatka (ne identita loko en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Mészáros frekventis mezlernejojn en Debrecen kaj Nagyvárad, poste li studis en Pécs kaj Pest (urbo). Li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1846, poste li estis prokuroro en Moson (historia departemento). Li apogis la hungaran revolucion per kontribuoj kaj li estis oficisto en la poŝto. Post la fiasko li kaŝiĝis. Inter 1850-1854 li havis juran postenon en Ung (historia departemento), poste li estis advokato, ĵurnalisto, redaktoro, foje notario. Li edziĝis en 1851.
Elektitaj libroj
[redakti | redakti fonton]- Eszmék az élet czéljairól, áttérve a társas élet viszonyaira (1842)
- Európa legújabb alkotmányai. Különös tekintettel Európa társadalmi állására. (1848, vidu la bildon!)
- A magyarországi oroszok története (1850)
- A magyar úrbéri viszonyok jogtörténete (1857, premiita)
- Ungvár története a legrégibb időktől maig (1861, vidu la bildon!)
- A görög katholikus egyház jogosultsága a vallási alapítványokban (1872)
- A magyar igazságügyminiszteri kormányzat (1880)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Hajdúdorog (vidu la bildon!)
- biblioteko en Hajdúdorog portas la nomon "Mészáros Károly"
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla post klako al majusklo M, poste serĉu la nomon)
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre) Arkivigite je 2012-08-15 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio (la koncerna teksto estas legebla en la -a paĝo)