Saltu al enhavo

Károly Mathia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Mathia
Persona informo
Naskonomo Mathea Károly
Naskiĝo 13-an de januaro 1902 (1902-01-13)
en Nagykanizsa
Morto 19-an de julio 1961 (1961-07-19) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét, 35-1-1-71/72 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Memorigilo Károly Mathia
Familio
Patro Károly Mathea (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Károly Mathia [kAroj matia], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj plennome Mathia Károly Tivadar estis hungara komponisto, oficiro, mezlerneja kaj altlerneja instruisto, skolto. Lia familia nomo estis Mathea ĝis 1925.

Memortabulo pri Károly Mathia

Károly Mathea [1] naskiĝis la 13-an de januaro 1902 en Nagykanizsa, li mortis la 19-an de julio 1961 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Károly Mathia maturiĝis en piarista gimnazio en sia naskiĝurbo en 1919, poste li akiris diplomon en Scienca Universitato Péter Pázmány, same en Tutlanda Hungara Muzikarta Altlernejo. Liaj plej gravaj muzikaj instruistoj estis Zoltán Kodály kaj Albert Siklós. Dum la studentaj jaroj en 1922 li akiris ankaŭ diplometon pri skolta gvidanto. Ekde la lernojaro de 1922 li instruis en faklernejo, poste en katolika gimnazio. En 1926 en Londono li akiris instruistan diplomon. Post 3 jaroj li instruis en militista mezlernejo, ekde 1938 en militista akademio. En 1944 li atingis la rangon kolonelo, sed li neniam batalis. Li estis militkaptito, li hejmenvenis en 1946 kaj li instruis en pluraj lernejoj. Krom la instruado li komponadis, kolektis popolajn kaj soldatajn kantojn, gvidis koruson.

Elektitaj komponaĵoj aŭ kolektaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • 101 magyar népdal (1929, 7-a eldono en 1945, laste en 2002)
  • 104 katonadal (1942)
  • Tizenegy klasszikus kánon (1947)
  • Éneklő sziget: 46 angol népdal (1948, 2014)
  • Nefelejcs: 98 magyar népdal (1955)
  • Nézz fel a kékbe: Kórusművek (postmorta, 2016)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • memortabulo en Budapeŝto (2014)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]