Károly Nagy (inĝeniero)
Aspekto
Károly Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de januaro 1870 en Sfântu Gheorghe |
Morto | 3-an de marto 1939 (69-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 41-1-54/55 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1895) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
NAGY Károly (pro. nadj) estis hungara inĝeniero pri konstruado, teknikuniversitata profesoro naskita en Sepsiszentgyörgy la 19-an de januaro 1870 kaj mortinta en Bp. la 3-an de marto 1939.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Nagy finis en 1895 en la Reĝa Teknika Universitato József kaj poste li instruis dum 20 jaroj en tiu universitato. Li komencis sian projektlaboron ĉe Samu Pecz. Post morto de Pecz li finis la konstruaĵon de Tutlanda Arkivejo. Li projektis ankaŭ memstare publikkonstruaĵojn kaj loĝdomojn. Inter 1923 kaj 1935 li estis publika ordinara profesoro pri publikkonstruado.