Károly Pál Kovács
Károly Pál Kovács | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 7-an de decembro 1907 en Budapeŝto |
Morto | 19-an de novembro 1989 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 31-10-28 |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto - mekanika inĝenierarto (–1929) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | elektrika inĝeniero electrotechnician (en) maŝinkonstrua inĝeniero universitata instruisto |
Károly Pál Kovács [kAroj kovAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Károly Pál (pli simple Kovács K. Pál) estis hungara inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1970).
Károly Pál Kovács [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1907 en Budapeŝto. Li mortis la 19-an de novembro 1989 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Pál Kovács ricevis diplomon en 1929 en universitato en Budapeŝto, poste laboris en diversaj fabrikoj. En 1946 okazis lia habilitiĝo. Post 3 jaroj li ricevis postenon en ministerio. En 1957 li estis gastoprofesoro en Zuriko. En 1959 li estis forigita de la universitato, sed en 1964 li iĝis direktoro de esplora instituto ĝis la pensiuliĝo en 1970, poste tuj li ofte estis gastoprofesoro eĉ en Ameriko. Li okupiĝis precipe pri diversaj elektraj motoroj. Li ricevis premion Kossuth en 1953, pli frue hungaran, poste eksterlandan premion.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Fejezetek az indukciós motorok elméletéből (1938)
- Váltóáramú gépek tranziens folyamatai (1954); germane: Transiente Vorgänge in Wechselstrommaschinen I–II (1959)
- Symmetrische Komponenten in Wechselstrommaschinen (1962)
- Asynchronmaschinen Funktion, Theorie, Technisches (1975)
Memorigilo
[redakti | redakti fonton]- memortabulo en Budapeŝto de 2008