Károly Perényi (agronomo)
Károly Perényi (agronomo) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de junio 1926 en Kispest |
Morto | 25-an de majo 1990 (63-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto ![]() |
Okupo | |
Okupo | hidrologo agronomo universitata instruisto ![]() |
Károly Perényi [kAroj perEnji], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Perényi Károly, estis hungara hidrologo, agronomo, altlerneja instruisto.
Károly Perényi[1][2] naskiĝis la 5-an de junio 1926 en Kispest, li mortis la 25-an de majo 1990 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Perényi maturiĝis en gimnazio en Pestszentlőrinc en 1944, poste li akiris inĝenieran diplomon en Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato palatino József en 1949. Jam inter 1948–1959 li laboris en pluraj ŝtataj entreprenoj (ekde 1953 kiel ĉefinĝeniero), kie li okupiĝis pri hidrologio kaj akvumado, poste li laboris en instituto ĝis 1985. Li ankaŭ instruis en kampuso de Ekonomia Akademio (Debrecen) en Szarvas inter 1969–1976 kaj en Altlernejo Eötvös József (1962–1965). Intertempe li kandidatiĝis (CSc) en 1970 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Lia ĉefa okupiĝo estis akvumado de la agronomiaj areoj. Li edziĝis en 1951, lia edzino naskis 2 filojn en 1954 kaj 1956. Li ricevis premiojn inter 1953 kaj 1977.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Öntözőberendezések építése sáncolással. (kunaŭtoro, 1954)
- Felszín alatti nyomócső-vezetékes esőztető öntözőberendezések. (1959; 2-a eldono: 1962)
- Geodézia. (2 volumoj, studenta lernolibro, kunaŭtoro, 1963; 4-a eldono: 1970–1971)
- Öntözőtelepek építése, különös tekintettel a gépesítésre és az előregyártásra. (disertaĵo, 1968)
- A cseppenkénti öntözés külföldi gyakorlata. (1975)
- Új magyar mikroszórófej. (1987)