Károly Podharádszky
Károly Podharádszky | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de januaro 1824 en Lugos (Transilvanio, Aŭstra Imperio) |
Morto | la 5-an de majo 1912 en Lugos (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | advokato soldato fotisto |
Károly Podharádszky [kAroj podharAdski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Podharádszky Károly estis hungara advokato, juĝisto, fotisto. Lia nobela antaŭnomo estis nemes-podhragyi, liaj familiaj nomvariantoj estis Podharadszky, Podhradszky, Podhorszky.
Károly Podharádszky[1] naskiĝis la 23-an de januaro 1824 en Lugos (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Lugoj en Rumanio), li mortis la 5-an de majo 1912 en Lugos (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Lugoj en Rumanio).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Podharádszky akiris advokatan diplomon, poste li estis advokato. Li batalis dum la hungara revolucio de 1848 kiel oficiro. Pos fiasko de la revolucio (1849) li migris al Usono, kie li estis fotisto en Bostono, iom poste en Novjorko. En 1860 li edziĝis, en 1865 li revenis al sia naskiĝurbo. Komence li estis advokato, poste juĝisto.