Károly Tagányi
Aspekto
Károly Tagányi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de marto 1858 en Nitro |
Morto | 9-an de septembro 1924 (66-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, 34-5-38 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Piarist High School, Nitra (en) (–1876) Universitato Eötvös Loránd (–1879) |
Okupo | |
Okupo | historiisto arkivisto |
Károly Tagányi [kAroj tagAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tagányi Károly estis hungara arkivisto, historiisto, etnografo, membro (korespondanta en 1897, ordinara en 1918) de Hungara Scienca Akademio.
Károly Tagányi [1] naskiĝis la 19-an de marto 1858 en Hungario en Nyitra (nuntempa Nitra en Slovakio). Li mortis la 9-an de septembro 1924 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Károly Tagányi apartenis al la germana minoritato en Supra Hungarujo. Li frekventis universitaton en Budapeŝto, poste li eklaboris de 1879 ĝis la truda pensiuliĝo en 1919 en la tutlanda arkivo. Li estis gvidanto de la arkivo ekde 1900. Li okupiĝis pri ĉiuj branĉoj de arkiviko, tial li estis ankaŭ etnografo, lingvisto, sociologo, ekonomikisto, geografo.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A régi Országos Levéltár (1897)
- Kádár József - Réthy László - Tagányi Károly: Szolnok-Doboka vármegye monographiája, I-VII. Dés, 1900-1905. hungare
- Tagányi Károly: Megyei önkormányzatunk keletkezése. Kiad.: MTA, Bp., 1899-1900 /Értekezések a történettudomány köréből 18. köt/ hungare
- Vármegyéink eredetének kérdése (1913)