Saltu al enhavo

Károly Zafféry

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Károly Zafféry
Persona informo
Naskiĝo la  15-an de aŭgusto 1840 (nun 1840-08-15)
en Transilvanio,  Aŭstra imperio Hosszúmező
Morto la 27-an de decembro 1919
en  Hungara reĝlando Nyergesújfalu
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato Eötvös Loránd Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo monaĥo
instruisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Károly Zafféry [kAroj zafEri], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Zafféry Károly János, estis hungara salesiana monaĥo, instruisto. Lia familia nomvarianto estis Zafféri, lia pseŭdonimo estis P. Angelicus ekde 1885.

Károly Zafféry[1] naskiĝis la  15-an de aŭgusto 1840 (nun 1840-08-15) en Hosszúmező (Transilvanio, Aŭstra Imperio, nuntempa Câmpulung la Tisa en Rumanio), li mortis la 27-an de decembro 1919 en Nyergesújfalu (Hungara reĝlando).

Lernejo Károly Zafféry

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Károly Zafféry maturiĝis en Szatmár, poste en la sama urbo studis teologion, fine li pastriĝis en 1864, sed li ne ricevis pastran statuson. Li estis edukisto ĉe grafa familio en Vieno, poste li ekstudis en Reĝa Universitato de Pest kaj li akiris pedagogian diplomon 1867, post jaro li doktoriĝis el filozofio kaj teologio. Li instruis en gimnazio de Szatmár, poste li estis lernejestro en Fiume. Inter 1881-1900 li havis disrompitan sorton, li havis perditan familian proceson, dum li vivis inter pluraj monaĥaj ordenoj. Fine en 1900 la salesianoj akceptis lin en Italio kaj en 1908 li monaĥiĝis. Li aĝis 74, kiam li revenis al Hungarlando, en Pélipöldszentkereszt. Li estis la unua hungara salesiano.

Elektitaj kontribuoj

[redakti | redakti fonton]
  • Hol az ördög? (1877)
  • Elemi számtan. I. rész. (lernolibro, 1879)
  • Aufnahmsbüchlein für diejenigen, die in den Lebendigen Rosenkranz treten wollen. (1885)
  • Délutáni beszélgetés a gyónásról. (1889)
  • Szent beszéd. (1899)

Memorigiloj

[redakti | redakti fonton]
  • koncerna mezlernejo en Nyergesújfalu prenis la nomon "Zafféry Károly" en 2016

Referencoj

[redakti | redakti fonton]