Kázmér Sárkány
Aspekto
Kázmér Sárkány | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Sárkány Kázmér |
Naskiĝo | 13-an de majo 1954 (70-jaraĝa) en Mohács |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Muzikakademio Franz Liszt (–1986) |
Okupo | |
Okupo | operkantisto |
Kázmér Sárkány [ŝArkAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sárkány Kázmér estas hungara operkantisto, (baritono).
Kázmér Sárkány [1] naskiĝis la 13-an de majo 1954 en Mohács.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Kázmér Sárkány frekventis muzikan lernejon en Komló, kie li lernis violonadon 7 jarojn. Baldaŭ li lernis agrikulturadon kaj li laboris kelkajn jarojn en agrara kooperativo en sia naskiĝurbo. Tiutempe li kantadis en koruso. Li akiris diplomon en Muzikakademio Franz Liszt en 1986, sed li iomete lernis ankaŭ en Moskvo. Lia plej grava instruisto estis József Simándy. En 1986 li atingis la unuan lokon en kantokonkurso, poste li ricevis kontrakton de Budapeŝta Ŝtata Operejo. Li estis gastokantisto en Eŭropo, Usono, Kanado, Japanio. Li ricevis jam plurajn premiojn.
El lia repertuaro
[redakti | redakti fonton]- Ferenc Erkel: Bánk bán — Andreo la 2-a (Hungario)
- Zoltán Kodály: Háry János – titolrolo
- György Ránki: Pomádé király új ruhája - Garda Roberto
- Giuseppe Verdi: La Forto de la Destino – Melitone
- Richard Wagner:
- Die Meistersinger von Nürnberg — Beckmesser
- Lohengrin — Telramund
- Giacomo Puccini: Tosca — sakristiano
- Gioachino Rossini:
- La barbiro de Sevilo — Fiorello, debuto en 1986; baldaŭ titolrolo
- La Cenerentola - Dandini
- Wolfgang Amadeus Mozart:
- La geedziĝo de Figaro – titolrolo
- Die Zauberflöte - Papageno
- Friedrich von Flotow: Marta - Plumkett