Känerkinden
Känerkinden | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Bazelo Kampara |
Distrikto | Sissach |
Koordinatoj | 47° 24′ 44″ N 7° 50′ 14″ O / 47.41222 °N, 7.83722 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 44″ N 7° 50′ 14″ O / 47.41222 °N, 7.83722 °O (mapo) |
Areo | 1,48 km² |
Alteco | 551 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 4447 |
Komunumkodo | 2850 |
Pri la komunumo
[redakti | redakti fonton]Känderkinden estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 493 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Känerkinden situas en plata kaldrono de montoĉeno de la Ĵurasa Montaro inter la valoj de Diegten kaj de Homberg sur alteco de 551 metroj s.m.. La ĉefa setlejo, la vilaĝo Känerkinden, komplete kunkreskis kun la najbara vilaĝo Buckten. Al la komunumo apartenas ankaŭ la setlejoj Stapflen en nordokcidento, Luftmatt en nordoriento, Riedmatt en sudo.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Känerkinden limas al en nordo al Wittinsburg, en oriento al Buckten, en sudo al Läufelfingen, kaj en okcidento al Diegten.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Känerkinden situas flanke de la gravaj trafikvojoj, ĉe flanka vojo de la kantona ĉefvojo n-ro de Buckten al Diegten. Al la publika trafikreto la vilaĝo estas ligita per la buslinio 108 al Sissach.
La plej proksima aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2 de Bazelo al Tiĉino troviĝas 2 kilometrojn okcidente de la vilaĝo en Diegten.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Känderkinden datiĝas el la jaro 1359 kiel Kennichingen.
Känerkinden estis vilaĝo de la senjorujo Homburg, kiu en la jaro 1305 fariĝis posedaĵo de la episkopo de Bazelo. En la jaro 1400 la urbo Bazelo aĉatis senjorujon. Ek de 1814 Känderkinden apartenas al la distrikto Sissach, kun kiu ĝi en la jaro 1833 fariĝis parto de la Kantono Bazelo Kampara.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Aparte vidinda estas la Walter-Eglin-Muzeo en la malnova lernejo, kiu montras verkojn de la artisto kaj konata civitano de la komunumo.
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Walter-Eglin-Muzeo en la malnova lernejo
-
Preĝejo de la Kriŝona-Komunumo
-
Komunuma domo
-
Loĝdomo en la vilaĝocentro
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|