Képes Futár
Aspekto
Képes Futár (Ilustrita Kuriero) estis hungarlingva ilustrita revuo aperinta ĉiumonate trifoje en Temesvár en 1921–22. Redaktis Jenő Damó. Ĉefredaktis Tibor László. Ĝia respondecredaktoro kaj posedanto estis János Steffelt. Regule publikigis en ĝi Bardócz Árpád, Endre Károly, Kozmuth Artúr, Ligeti Sámuel, Jörgné Draskóczy Ilma, Szabolcska Mihály, Uhlyárik Béla kaj Vuchetich Endre. Ilustris Dezső Sinkovich kaj Nándor Kóra-Korber, ĝia fotografisto estis Jenő Bronstein.