Kölesd
Kölesd [koleŝd] estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en Distrikto Szekszárd.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/9/96/K%C3%B6lesd1.jpg/220px-K%C3%B6lesd1.jpg)
Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/50/K%C3%B6lesd2.jpg/220px-K%C3%B6lesd2.jpg)
- Areo: 38 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 46.508/18.5898
- Loĝantaro: 1670
- Poŝtkodo: 7052
- Telefonprefikso: 74
Situo[redakti | redakti fonton]
Kölesd situas en valo, laŭ dekstra bordo de Sió (kun ponto), laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Bátaszék. Paks kaj Szekszárd troviĝas po 25 km-ojn for.
Historio[redakti | redakti fonton]
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko, poste alvenis keltoj kaj romianoj. La unua mencio devenis el la 13-a jarcento. Kelkfoje okazis tie departementaj kunvenoj. En1708 armeo de Francisko Rákóczi la 2-a venkis la aŭstrojn. Post la 2-a mondmilito la germanoj estis deportitaj al Germanio.
Kölesd apartenas al vinregiono de Szekszárd. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, biblioteko, poŝto, apoteko, kuracejo, infankuracejo, dentokuracejo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/7c/K%C3%B6lesd3.jpg/220px-K%C3%B6lesd3.jpg)
Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]
- kalvinana kaj luterana preĝejoj
- paroĥo el la 18-a jarcento
- katolika baroka kapelo omaĝe al Johano Nepomuka el la 18-a j.c.
- kastelo de Jeszenszky-Hiemer
- statuo pri Lajos Kossuth
- nobeldomo de Sass (ŝaŝ), kie Petőfi estis gasto
- farejo pri plumberoj
Famuloj[redakti | redakti fonton]
En Kölesd naskiĝis: