Küssnacht
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Küssnacht am Rigi (stacidomo). |
Küssnacht | |||||
---|---|---|---|---|---|
komunumo en Svislando | |||||
| |||||
Kantono | Ŝvico | ||||
Distrikto | Küssnacht | ||||
Koordinatoj | 47° 4′ 59″ N 8° 26′ 28″ O / 47.08306 °N, 8.44111 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ 59″ N 8° 26′ 28″ O / 47.08306 °N, 8.44111 °O (mapo) | ||||
Nombro de loĝantoj | 12126 | ||||
Areo | 13,20 km² | ||||
Alteco | 457 m super marnivelo | ||||
Poŝtkodo | 6403 | ||||
Komunumkodo | 1331; distrikto 0504 | ||||
Küssnacht estas komunumo en la distrikto Küssnacht en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 12126 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]La komunumo Küssnacht situas sude de la monto Rigi inter la Lago de Zugo en okcidento kaj la Kvarkantona Lago en okcidento. Kvankam la komunumo kun pli ol 12000 loĝantoj statistike estas urbo, ĝi sin ne konsideras kiel tia. La komunumo konsistas el la lokoj Küssnacht, Fänn, Haltikon, Immensee kaj Merlischachen.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Küssnacht limas en nordo al Meierskappel (LU), en nordnordoriento al Risch Rotkreuz (ZG), en nordoriento denove al Meierskappel, en oriento aliflanke de la Lago de Zugo al Walchwil (ZG), en sudoriento al Arth, en sudo al Greppen (LU), en sudokcidento al Meggen (LU), en okcidento al Adligenswil (LU), kaj en nordokcidento al Udligenswil (LU).
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Tra Küssnacht pasas la svisa aŭtovojo A4, al kiu la komunumo disponas pri alveturejo apud Immensee. Pasas tra la komunumo la kantona ĉefvojo n-ro 2 de Ŝvico al Lucerno. La komunumo disponas pri stacidomoj en Küssnacht kaj Immensee ĉe la trajnlinio de Arth-Goldau al Lucerno, krome flanke trajnlinio kondukas de Immensee al Zugo. De Küssnacht diversaj buslinioj kondukas al la najbaraj komunumoj kaj aertelfero al Seebodenalp.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Küssnacht datiĝas el la jaro 830 kiel Cossiniacum. Dum mezepoko la Monaĥejo Sankt-Leodegar en Lucerno kaj aliaj habsburgaj monaĥejoj posedis bienojn en Küssnacht. Fine de la 12-a jarcento la Monaĥejo Engelberg posedis la partronecon pri la preĝejo de Küssnacht. Ĝis la 14-a jarcento en Küssnacht superregis la influo de Lucerno, tiam kreskis la influo de Ŝvico. En la jaro 1402 Johanna de Tottikon vendis la voktorajtojn pri Küssnacht la la civitanoj de Ŝvico kaj de Küssnacht. En la jaro 1424 la civitanoj de Küssnacht ĵuris kun la ŝvicanoj la landorajtokontrakton, kiu garantiis la Küssnacht vastan aŭtonomion kaj liberecon interne de la Lando Ŝvico. Dum la epoko de la Helveta Respubliko Küssnacht formis distrikton kune kun Arth. Dum la secesio de 1831 ĝis 1833 Küssnacht aliĝis dumtempa Kantono Ekstera Ŝvico. Ek de 1833 Küssnacht estas propra distrikto de Kantono Ŝvico. [1]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Küsnacht en apud Zuriko, kun kiu oni ne miksu la komunumo Küssnacht apud la monto Rigi.
- Astrid de Svedio
- Küssnacht am Rigi (stacidomo)
- Immensee (stacidomo)
- Merlischachen (stacidomo)
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Fonto: Teksto pri la historio de la distrikto Küssnacht en la retejo de la komunumo kaj distrikto Küssnacht Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
|