Kārsava
Kārsava | ||
latgale: Kuorsova | ||
Urbo | ||
Kulturdomo
| ||
|
||
Lando | ![]() | |
---|---|---|
Municipo | Ludza | |
Historia regiono | Latgalio | |
Koordinatoj | 56° 47′ 02″ N 27° 41′ 05″ O / 56.78389 °N, 27.68472 °O (mapo) | |
Areo | 4,1 km² (410 ha) | |
Loĝantaro | 1 923 (29.01.2021) | |
Denseco | 469,02 loĝ./km² | |
Urborajtoj | 1928 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
Poŝtkodo | LV-5717 | |
| ||
![]() | ||
Kārsava, en loka dialekto Kuorsova, estas urbo en Latvia historia regiono Latgalio, en la oriento de Latvio. Ĝi apartenas al distrikto Ludza kaj situas en norda parto de la distrikto, proksime de rivero Rītupe kaj Rusia landlimo. La distancoj al la plej gravaj centroj estas 29 km de Ludza, 39 km de Rēzekne kaj 272 km de Rigo.[1]
Historio
[redakti | redakti fonton]La nuna teritorio de Kārsava estis loĝita fare de latgaloj ekde proksimume la 8-a jarcento. En la 12-a jarcento kaj la komenco de la 13-a jarcento, la teritorio estis parto de la Abelene kasteldistrikto de la latgala ŝtato Atzele. Post la konkeroj de la krucistoj, la teritorio venis en la posedon de la Ĉefepiskopejo de Rigo.
Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. Kārsava komencis formiĝi en 1763, kiam katolika preĝejo estis konstruita tie.[2] En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj unue estis inkluzivita en la Pskova provinco, poste en la Polacka, Belorusia kaj ekde 1802 en la Vicebska provinco.[3]
Situante sur trafikata poŝtovojo inter Rēzekne kaj Ostrov, poste sur la Peterburgo-Varsovio fervoja linio, Kārsava iĝis komerccentro. En 1928, al Kārsava estis koncedita urborajtoj.
Dum la Dua Mondmilito, proksimume 80% de la konstruaĵoj de la urbo estis detruitaj en bataloj.[4]
Geografio
[redakti | redakti fonton]La urbo situas en la Mudava malaltebenaĵo.[5]
Averaĝa temperaturo estas -7 - -7,5°C en januaro kaj +17°C - +17,5°C en julio. Da precipitaĵo falas 600-650 mm jare.[5]
Transporto
[redakti | redakti fonton]La ĉefa aŭtovojoj de urbo estas E262/A13 (Vilno-Peterburgo), P49 (Kārsava-Ludza-Ezernieki), P45 (Kārsava-Viļaka), P48 (Kārsava-Dubļukalns) kaj P50 (Kārsava-Aizgārša-Rusio), lokaj vojoj estas V501 (Kārsava-Zvirgzdene-Ludza) kaj V504 (Kaskāni-Bozova).
Kārsava estas situanta ĉe la fervoja linio Vilno-Peterburgo (stacio Malnava). Ne estis pasaĝera trafiko sur la linio.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Laŭ la stato de la jaro 2024 en la urbo vivis 1 843 personoj sur areo de 4,07 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 453 loĝantoj/km².
Ŝanĝo de loĝantaro
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj[4][6] |
---|---|
1897 | 1313 |
1935 | 2181 |
1967 | 3800 |
2000 | 2704 |
2021 | 1888 |
Etna strukturo
[redakti | redakti fonton]Jaro | Homoj kune |
Latvoj | Rusoj | Belorusoj | Ukrainoj | Poloj | Litovoj | La cetero[6] |
---|---|---|---|---|---|---|---|---|
2000 | 2704 | 1756 (65%) | 863 (32%) | 27 (1%) | 19 (1%) | 19 (1%) | 5 (0%) | 15 (1%) |
2021 | 1888 | 1378 (73%) | 433 (23%) | 13 (1%) | 15 (1%) | 12 (1%) | 6 (0%) | 31 (2%) |
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- Katolika kaj ortodoksa preĝejoj
Bildoj
[redakti | redakti fonton]-
Urbodomo.
-
Vienības strato.
-
Turoj de katolika preĝejo.
-
Ortodoksa preĝejo.
-
Busstacio en 2012.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Toponavi.com. Distancoj
- ↑ Słownik geograficzny Królestwa Polskiego i innych krajów słowiańskich, Tom IV
- ↑ Latvijas Padomju Enciklopēdija - Latva Soveta Enciklopedio, p. 6-184.
- ↑ 4,0 4,1 Latvijas PSR Mazā Enciklopēdija - Latva Malgranda Enciklopedio, v. 2, p. 46.
- ↑ 5,0 5,1 Latvijas ģeogrāfijas atlants - Latvia geografia atlaso. "Jāņa sēta", 2020
- ↑ 6,0 6,1 stat.gov.lv
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton] Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Kārsava en Vikimedia Komunejo