Saltu al enhavo

Klaĉ-Kunveno Post-Somera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el KKPS)
KKPS
Nomo Klaĉ-Kunveno Post-Somera
Regiono Nederlando
Periodo aŭtuno
Organizanto Nederlanda Esperanto-Junularo
Ekzistas ekde 2012
Celgrupo junularo kaj junaj familioj
Informa retpaĝo KKPS-paĝo
vdr
Bert De Wit instruas dum la KKPS en Heerlen en 2015

Klaĉ-Kunveno Post-Somera (KKPS) estis ĉiujara Esperanto-renkontiĝo de 2012 ĝis 2022, kiu daŭrigis la tradicion de PSKK, kaj kiu estas antataŭigita de VSKK ekde 2024.

KKPS celis allogi precipe junulojn, plejparte ekster Nederlando, kiuj jam parolas Esperanton kaj antaŭe jam partoprenis Esperanto-renkontiĝojn. KKPS okazis kutime en Nederlando, kaj estis organizata de Nederlanda Esperanto-Junularo. La unua KKPS okazis de la 2-a ĝis la 4-a de novembro 2012 en Delft, kaj la lasta la 28-an de oktobro ĝis 30-a de oktobro 2022 en Delft. La tria kaj la kvara KKPS kunokazis kun la aŭtuna studsemajnfino de Esperanto Nederland. Komence KKPS okazadis en la unua semajnfino de novembro, poste tio moviĝis al la lasta semajnfino de oktobro, en kiu estas aldona horo pro finiĝo de somera tempo. Varbilo por la aranĝo estis la humura gazeto Pos-Amiko.

Listo de pasintaj KKPS-oj

[redakti | redakti fonton]
Jaro Datoj Urbo Temo Partoprenantoj
10-a KKPS[1] 28-a de oktobro ĝis 30-a de oktobro 2022 Delft 66
9-a KKPS[2] 26-a de oktobro ĝis 2-a de novembro 2021 Ravnsø ĉe Ry, Danio 35
nuligita 31-a de oktobro ĝis 2-a de novembro 2020 Ry, Danio
8-a KKPS[3] 1-a ĝis 3-a de novembro 2019 Bodegraven 25
7-a KKPS[4] 2-a ĝis 4-a de novembro 2018 Hunsel 52
6-a KKPS[5] 27-a ĝis 29-a de oktobro 2017 Lunteren 75
5-a KKPS[6] 28-a ĝis 30-a de oktobro 2016 Delft 48
4-a KKPS[7] 30-a de oktobro ĝis 1-a de novembro 2015 Heerlen Kune 81
3-a KKPS[8] 7-a ĝis 9-a de novembro 2014 Wijk aan Zee Etoso 47
2-a KKPS[9] 1-a ĝis 3-a de novembro 2013 Werkhoven Ludoj 57
1-a KKPS[10] 2-a ĝis 4-a de novembro 2012 Delft Klaĉoj 53

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]