Verdaj Skoltoj Klaĉ-Kunveno
Aspekto
| ||||
---|---|---|---|---|
Nomo | Verdaj Skoltoj Klaĉ-Kunveno | |||
Regiono | Belgio kaj ĉirkaŭaĵoj | |||
Periodo | aŭtuno | |||
Organizanto | Verdaj Skoltoj | |||
Ekzistas ekde | 2024 | |||
Celgrupo | junularo kaj junaj familioj | |||
Informa retpaĝo | informoj VSKK 2024 | |||
Verdaj Skoltoj Klaĉ-Kunveno (VSKK) estas Esperanto-renkontiĝo, kiu ekde 2024 daŭrigas la tradicion de KKPS kaj PSKK.
VSKK celas allogi precipe junulojn, kiuj jam parolas Esperanton kaj antaŭe jam partoprenis Esperanto-renkontiĝojn. VSKK okazas kutime en Belgio aŭ ĉirkaŭaj landoj, kaj estas organizata de Verdaj Skoltoj. La unua VSKK okazis de la 25-a ĝis la 27-a de oktobro 2024 en Tilff.
Listo de pasintaj kaj okazontaj VSKK-oj
[redakti | redakti fonton]Jaro | Datoj | Urbo | Partoprenantoj |
---|---|---|---|
1-a VSKK[1] | 25-a ĝis 27-a de oktobro 2024 | Tilff | - |
Vidu ankaŭ:
- Listo de PSKK-oj (1996 ĝis 2011)
- Listo de KKPS-oj (2012 ĝis 2022)