Kaĉarpaĵo
Kaĉarpaĵo aŭ kaĉarpario (keĉua vorto signifanta ĝison aŭ adiaŭon) estas adiaŭa Ceremonio okazanta ĉe la lasta tago de festo. Ligita al festa celebrado, kaĉarpaĵo estas ankaŭ danco kaj muzika ĝenro.
La kaĉarpaĵa ceremonio estas praktikata ĉe la Andaj popoloj, inter kelkaj Ajmaraj kaj ĉefe Keĉuaj komunumoj el Sudameriko, en Bolivio, Argentino, Ĉilio kaj Peruo, okaze de festoj ĉiuspecaj, kaj familiaj, kaj sociaj aŭ religiaj, adiaŭe al familiano aŭ amiko forironta aliloken, aŭ pilgrimonta al sanktejo, kaj ankaŭ por fini aŭ fermi sociajn kaj religiajn festojn.
Karnavala adiaŭo
[redakti | redakti fonton]En Karnavalo kaĉarpaĵo efektiviĝas por fini la festadon, kiel adiaŭo, laŭ regiono kaj kutimoj, cindromerkrede aŭ la sekvan dimanĉon post la fino de la karnavalo. Ĝin oni okazigas en la nordaj provincoj de Argentino, Bolivio, Ĉilio kaj Peruo.
En kelkaj lokoj ĝi estas konata kiel karnavala entombigo.[1] La entombigo okazas meze de granda popola ĝojkriado, kaj konsistas en la enterigo de granda pupo aŭ manekeno kutime malbela kaj malbone vestita (fojfoje oni enfosigas ankaŭ manĝaĵojn kaj aliajn oferaĵojn), kiun tuj poste oni kovras per tero. En iuj komunumoj, oni poste ritme piedfrapas sur tiu loko kaj per tiu danco oni metas finon al la karnavalo.
Kaĉarpaĵa kanto
[redakti | redakti fonton]Teksto el tipa malnova tradicia kaĉarpaĵa kanto de bolivia origino:
- Ĉi tiuj junuloj foriras, foriras,
- ili neniam revenos, neniam.
- Kolombeto!''
- Por ke ili revenu iam
- oni devos okazigi alian feston.
- Kolombeto!
- Ĉi tiuj junuloj foriras, foriras,
- ili neniam revenos, neniam,
- al tiu ĉi vilaĝo tiel kara,
- al tiu ĉi vilaĝo tiel karaaaa ...
Referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Cirkla danco aŭ Kaĉarpaĵo ĉe la fermo de la 54-a Argentina Kongreso de Esperanto (Bonaero - Argentino - 2012)
- Cacharpaya del indio - Savia Andina (Bolivia)
- Kacharpaya - Encarnación Lazarte
- Kaĉarpaĵo, Entombigo de Karnavalo en la nordo de Argentino (en la hispana lingvo).