Kaŝmaro
Kaŝmaro · کاشمر · Torŝiz · Soltanabad | |||
---|---|---|---|
urbo de Irano urbego vd | |||
Administrado | |||
Lando | Irano | ||
Provinco | centra Ĥorasano | ||
Poŝtkodo | 96711 • 96791 | ||
Telefonkodo | 051552 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 102 282 (2016) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 35° 14′ N, 58° 28′ O (mapo)35.23833333333358.465555555556Koordinatoj: 35° 14′ N, 58° 28′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 1 063 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Kashmar [+] | |||
Kaŝmaro[1], persalingve کاشمر, antaŭe ترشیز Torŝiz aŭ سلطانآباد Soltanabad, estas universitata urbego, ĉefurbo de la samnoma distrikto Kaŝmaro en Provinco Rezaa Ĥorasano (centra Ĥorasano) de Irano.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Supermara alteco: 1,063 m
- Loĝantaro: 102,282 en 2016
- Horzono: UTC + 3:30; somere UTC + 4:30
- Telefonkodo: (+98)
Geografio
[redakti | redakti fonton]Kaŝmaro situas sur altebenaĵo proksime de rivero en la nordorienta parto de la lando. Maŝhado troviĝas 217, Teherano 638 kilometrojn [1].
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu teritorio proksimume en la 8-a jarcento islamiĝis.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]Kaŝmaro estas grava produktanto de sekvinberoj kaj havas proksimume 40 specojn da vinberoj. Ĝi ankaŭ estas internacie rekonita por eksportado de safrano kaj manfaritaj persaj tapiŝoj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Kaŝmaro troviĝas en la duonarida klimato. En la jaro pluvas 178 mm, inter julio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 16.1 °C. Inter decembro-februaro ofte frostas.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Kaŝmaro situas laŭ la fervoja linio Teherano-Maŝhado.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- interalie WikiTrans
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ D-rino Ludmila Jiroušková: Poŝatlaso de la mondo 1971