Kašnice (Bohušov)
Kašnice | |
germane Kaschnitzberg | |
vilaĝo | |
Oficiala nomo: Kašnice | |
Ŝtato | Ĉeĥio |
---|---|
Regiono | Moraviasilezia regiono |
Distrikto | Distrikto Bruntál |
Administra municipo | Bohušov |
Historia regiono | Ĉeĥa Silezio Mor. enklavoj en Silezio |
Parto de | Osoblahio |
Domoj | 2 (2019) |
Situo | Kašnice |
- koordinatoj | 50° 14′ 45″ N 17° 44′ 16″ O / 50.24583 °N, 17.73778 °O (mapo) |
Katastro | 1,45 km² (145 ha) Kašnice u Bohušova |
Loĝantaro | 3 (2001) |
Denseco | 2,07 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1785 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
Portalo pri Ĉeĥio |
Kašnice (germane Kaschnitzberg) estas preskaŭ pereinta vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Bohušov en distrikto Bruntál en ebenaĵa pejzaĝo oriente de moravia Osoblahio ĉe ŝtatlimo kun Pollando. Ties katastra teritorio, portanta nuntempe nomon Kašnice u Bohušova, havas areon 145,9758 hektarojn kaj ĝi estas parto de municipo Bohušov kiel unu el du bazaj sidej-unuoj de partoj de Bohušov. Al la jaro 2019 ekzistas nur du domoj kaj pri Kašnice eblas nuntempe paroli kiel pri neregistrita loka parto de municipo Bohušov. Kondukas tra ĉi tie ŝoseo kuniganta Bohušov kun Matějovice.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1785.
Laŭ popolnombrado al la k 1-a de decembro 1930 ĉi tie estis 35 domoj kun 115 loĝantoj de pure germana nacieco, kiuj estis post la dua mondmilito ellandigitaj. En la municipo estadis kapelo de sankta Floriano, en la jaro 1972 detruita, ĉar ĝi estis laŭ opinio de ĉi tieaj memorigistoj negrava. La municipo estis ofice nuligita al la 1-a de januaro 1971 kaj ĝi plu detruiĝis. Laŭ popolnombrado el la jaro 2001 ĉi tie vivis 3 loĝantoj.