Kabineto Andrássy
Kabineto Andrássy | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Andrássy | ||
Dum | 10-a de februaro 1867 - 14-a de novembro 1871 | |
Antaŭulo | Kabineto Szemere | |
Sekvanto | Kabineto Lónyay | |
Kabineto Andrássy [andrAŝi] estis la unua (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon inter 1867 kaj 1871.



Historio
[redakti | redakti fonton]La kabineto estis rezulto de la aŭstra-hungara interkonsento, do la registaro estis sendependa, tamen kelkaj ministerioj (eksteraj aferoj, defendo kaj financo) estis komunaj aŭ dependaj. En 1868 okazis kroata-hungara interkonsento, kiu okazis analoge al la pli frue menciita interkonsento. En la sekva jaro okazis voĉdonado, kiu firmigis pozicion de la kabineto. Andrássy profitis la preskaŭ-sendependecon, tial okazis signifa evoluo de la lando. En 1871 la ĉefministro estis nomumita ministro pri eksteraj aferoj de Aŭstrio-Hungario, tial Andrássy abdikis. La sekva registaro estis Kabineto Lónyay.
Listo de la membroj
[redakti | redakti fonton]- Gyula Andrássy – ĉefministro, ankaŭ ministro pri defendo
- Béla Wenckheim – ministro pri enlandaj aferoj (post 2 jaroj Pál Rajner, fine Vilmos Tóth)
- Menyhért Lónyay – ministro pri financo (post 3 jaroj Károly Kerkapoly)
- Boldizsár Horvát – ministro pri justico (post 4 jaroj István Bittó)
- György Festetics (politikisto) – ministro pri reĝaj aferoj (post 4 jaroj Béla Wenckheim)
- József Eötvös – ministro pri religio kaj eduko (post 4 jaroj József Szlávy, fine Tivadar Pauler)
- István Gorove – ministro pri agrikulturo, industrio kaj komerco (post 3 jaroj József Szlávy)
- Imre Mikó (politikisto) – ministro pri transporto kaj laboro (post 3 jaroj István Gorove, fine Lajos Tisza)
- Kálmán Bedekovich senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio