Kabineto Bánffy
Kabineto Bánffy | ||
---|---|---|
registaro de Hungario | ||
Jurisdikcio | Hungario | |
Lando | Hungario | |
Kabineto Bánffy | ||
Dum | 15-a de januaro 1895 - 26-a de februaro 1899 | |
Antaŭulo | Unua Kabineto Wekerle | |
Sekvanto | Kabineto Széll | |
Kabineto Bánffy [bAnfi] estis la naŭa (preskaŭ sendependa) registaro en Hungario depost Aŭstra-hungara interkonsento. Ĝi gvidis la landon inter 1895 kaj 1899.
Historio
[redakti | redakti fonton]Pli frua ĉefministro Sándor Wekerle abdikis, ĉar la signifaj akceptitaj leĝoj kaŭzis malkonsenton inter la parlamentanoj. Bánffy pli frue estis ĉefdepartementestro, kie li meritis la moknomon paŝao de Doboka pro la senindulga politiko. Pli nova parlamenta elekto okazis en 1896, kie partio de Bánffy venkis, kabineto Bánffy funkciis plu senŝanĝe. En la sama jaro oni aranĝis feston pro miljara miljara Hungarlando, kiu estas vera impona festo. Politiko de Bánffy estis tio, ke li strebis konsenton kun la Habsburgoj, dume li baris ĉiumaniere vivadon de la minoritatoj. En 1897 pro la obstina opozicio li ne povis fari la aktualan ekonomian konsenton kun Aŭstrio. En 1898 la opozicio sukcese baris akcepton de la buĝeto, tial en la sekva jaro Bánffy abdikis. La sekva estis la kompromisema Kabineto Széll.
Listo de la membroj
[redakti | redakti fonton]- Dezső Bánffy – ĉefministro
- Dezső Perczel – ministro pri enlandaj aferoj
- László Lukács (politikisto) ministro pri financo
- Sándor Erdély – ministro pri justico
- Géza Fejérváry – ministro pri defendo
- Sámuel Jósika ministro pri reĝaj aferoj ĝis 1898, poste Dezső Bánffy preskaŭ jaron, fine Manó Széchényi 2 monatojn
- Gyula Wlassics – ministro pri religio kaj eduko
- Andor Festetics (politikisto) – ministro pri agrikulturo duonjaron, poste Ignác Darányi
- Béla Lukács – ministro pri komerco unu jaron, poste Ernő Dániel
- Emerik Josipović senpostena ministro pri Kroatio-Slavonio-Dalmatio, escepte la 2 lastajn monatojn, tiam Ervin Cseh
- Gusztáv Kálnoky - komuna (aŭstrohungara) ministro pri eksteraj aferoj