Kablanda kosifo
Kablanda kosifo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kablanda kosifo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Cossypha caffra (Linnaeus, 1771) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kablanda kosifo, Cossypha caffra, estas specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj genro Cossypha kiu enhavas afrikajn insektomanĝantajn speciojn kun nigraj kaj helaj zonoj en vizaĝo kaj oranĝecaj subaj partoj.
Ĝi estas ĉefe loĝantaj birdoj en suda kaj orienta Afriko el Kenjo suden al Namibio, Zambio, Zimbabvo, Sudafriko, Lesoto kaj Svazilando. Ĝi estas komuna specio ĉe arbarbordoj, en arbustaroj, karuo, plantejoj, ĝardenoj kaj parkoj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]La Kablanda kosifo estas 16–17 cm longa. La supraj partoj de plenkreskulo estas grizaj, kaj la vizaĝo montras nigran traokulan zonon el la beko al la orelzono kie tiu plilarĝiĝas kaj griziĝas; tiu zono estas separata el la krono per blanka superokula strio. La mentono, gorĝo kaj centra brusto, pugo, subvosto kaj eksteraj vostoplumoj estas oranĝaj, dum la centraj vostoplumoj estas grizecbrunaj. La ventro estas helgriza.
La nigra beko estas mallonga kaj rekta, kun iome subenkurba supra makzelo. Kruroj kaj piedoj estas rozecgrizaj, kaj la okulo estas bruna. Ambaŭ seksoj estas similaj, sed junulo estas malhelbruna supre kaj sablokolora sube, tre markita sablokolore en supraj partoj kaj grizbruna en brusto.
La Kablanda kosifo havas akran, mallaŭtan trisillaban alarmonoton "ŬA-dar-dra". La kanto konsistas el varia mallonga serio de muzikecaj notoj, ĉiam komence per mallaŭta trenata fajfo ĉeruu-ŭiiit-ŭiiit-ŭiiit.
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La Kablanda kosifo konstruas tasforman neston el vegetala materialo, kovrita per animala haro, radiketoj kaj alia pli fajna materialo. Ĝi normale nestumas el junio al novembro sudokcidente de la Kablando kaj aŭguste al januaro ie plie, sed povas nestumi iam ajn dum la jaro.
Ili manĝas insektojn, araneojn kaj aliajn senvertebrulojn, malgrandajn ranojn, lacertojn kaj iom da frukto.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Ian Sinclair, Phil Hockey kaj Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) ISBN 1-86872-721-1
- SASOL e-guide Arkivigite je 2011-09-10 per la retarkivo Wayback Machine