Kablanda lamprotorno
Aspekto
Kablanda lamprotorno | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kablanda lamprotorno
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Lamprotornis nitens (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kablanda lamprotorno aŭ Kablanda brilsturno (Lamprotornis nitens) estas specio de sturno de la familio de Sturnedoj kaj genro de Lamprotornis aŭ Brilsturnoj, kiuj estas afrikaj bluecaj birdoj kun metalecaj briloj.
Tiu specio estas tre blua kun verdecaj aŭ purpurecaj metalecaj briloj en flugiloj kaj malhelblua vizaĝo el la bekobazo al la orelareo. La iriso estas flava. La beko kaj kruroj estas nigraj.
Ĝi troviĝas en Angolo, Bocvano, Respubliko Kongo, Gabono, Mozambiko, Namibio, Sudafriko, Zambio kaj Zimbabvo.
Bildaro
[redakti | redakti fonton]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- BirdLife International 2004. 2008 IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj. Konsultita la 3an de aprilo 2009.
|