Saltu al enhavo

Kablotramo de San-Francisko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kablotramo de San-Francisko
Kablotramo de San-Francisko
Kablotramo de San-Francisko
tramtransporto • cable car
Ĝeneralaj informoj
Loko San-Francisko
Transportsistema speco Kablotramo
Komenco de trafiko 1873
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo 8,3 km
Nombro de linioj 3
Nombro de stacioj 62
Aliaj informoj
Traklarĝo 1 067 mm
Transportisto San Francisco Municipal Railway
vdr

La Kablotramo de San-Francisko (angle San Francisco cable car system) estas la lasta permane funkciigata telefersistemo en la mondo kaj ikono de la urbo San-Francisko. La sistemo formas parton de la intermoda urba transportreto funkciigata fare de San Francisco Municipal Railway, kiu ankaŭ inkludas la apartan E Embarcadero kaj F Market & Wharves-heredaĵajn tramliniojn, kaj la modernan malpezan fervojan sistemon Muni Metro. El la 23 funikularlinioj establitaj inter 1873 kaj 1890, nur tri restas (unu el kiuj kombinas partojn de du pli fruaj linioj): du itineroj de urbocentro proksime de Union Square ĝis Fisherman's Wharf, kaj tria itinero laŭ California Street.

Dum la kablotramoj estas certagrade uzataj de navedantoj, la granda plimulto de la milionoj da pasaĝeroj, kiuj uzas la sistemon ĉiujare, estas turistoj, kaj sekve, la atendo por supreniri povas ofte atingi du horojn aŭ pli. Ili estas inter la plej signifaj vidindaĵoj en la urbo, kune kun Alcatraz Island, Golden Gate Bridge, kaj Fisherman's Wharf.

La kablotramoj de San Francisco estas listigitaj en la National Register of Historic Places (Nacia Registro de Historiaj Lokoj) kaj estas unu el nur du stratfervojoj kiuj estis nomitaj Naciaj Historiaj Lokoj, kune kun St. Charles Streetcar Linio en Nov-Orleano.


Mapo

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]