Saltu al enhavo

Kafr el Daŭar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kafr el Daŭar
urbo • urbego
Administrado
Demografio
Loĝantaro 262 748  (2006) [+]
Loĝdenso 445 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 31° 8′ N, 30° 8′ O (mapo)31.13388888888930.129722222222 [+]
Alto 4 m [+]
Areo 590 km² (59 000 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kafr el Daŭar (Egiptio Nildelto)
Kafr el Daŭar (Egiptio Nildelto)
DEC
Situo de Kafr el Daŭar
Kafr el Daŭar (Egiptio)
Kafr el Daŭar (Egiptio)
DEC
Situo de Kafr el Daŭar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kafr El-Dawar [+]
vdr

Kafr el Daŭar (egipte arabe كفر الدوار) estas grava industria urbego (ankaŭ municipo) en Provinco Buhajra, en Malalta Egiptio. La loknomo signifas: urbo de la bieno.

Panoramo

Demografio[redakti | redakti fonton]

En Kafr el Daŭar (sen aglomeraĵo) loĝis 128 539 en 2021 laŭ la Germanlingva Vikipedio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Kafr el Daŭar situas en dezerto 4 m laŭ la marnivelo. Kanalo disbranĉiĝas el Nilo por liveri la necesan akvon. Aleksandrio troviĝas 23, provinca sidejo Damanhuro 34, Raŝido 40, Dosouk 50, ĉefurbo Kairo 161, Suezo 262, Asuano 830 kilometrojn (aere) [1].

Historio[redakti | redakti fonton]

Kafr el Daŭar estis loko de fama batalo en 1882. La egipta armeo sukcese blokis la britan armeon dum kvin semajnoj, poste la britoj konkeris la landon laŭ alia direkto. En la fruaj monatoj de la Egipta Revolucio de 1952 en la urbo striko okazis, la du strikĉefo estis mortkondamnita. En 1984 protestoj okazis kontraŭ Hosni Mubarak. Tiam tri homoj mortis, aliaj vundiĝis.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Kafr el Daŭar estas fama pri produktoj de elektraj varoj, fruktopakaĵoj, teksaĵoj kaj kemiaĵoj. En la ĉirkaŭaĵo la agrikulturo gravas.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Kafr el Daŭar situas en arida klimato (BWh) laŭ la klimata klasifiko de Köppen. Jare pluvas averaĝe 154 mm. Inter junio-septembro neniam pluvas. La averaĝa jara temperaturo estas 20 °C kaj varias inter 15-25 °C.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Kafr el Daŭar havas trairan fervojan kaj ĉefvojan liniojn inter Aleksandrio kaj Damanhuro. Ankaŭ kelkaj flankovojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Aleksandrio.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • WikiTrans