Kajena aramido
Kajena aramido | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aramides cajaneus Müller, 1776 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Kajena aramido (laŭ la latina scienca nomo Aramides cajaneus, sed ankaŭ nomita Grizkola arbarralo kaj surloke Chilacoa colinegra (Nigravosta ĉilakoo) kaj Saracura-três-potes) estas birdospecio de la familio de Raledoj kaj ordo de Gruoformaj. Ĝi vivas ĉefe ĉe arbaroj, mangrovejoj, kaj marĉoj de Centra kaj Suda Ameriko. El du subspecioj, A. c. avicenniae troviĝas en sudorienta Brazilo, dum la nomiga troviĝas tra parto de la teritorio ne okupita de la alia subspecio. La specio kiel tuto troviĝas je altaĵoj el marnivelo ĝis 2000 m, kvakam kelkaj individuoj estis trovitaj eĉ super tiu alteco. Pro la granda etenda teritorio de tiu birdospecio kaj abunda populacio oni konsideris ĝin kiel Malplej Zorgiga fare de la Internacia Unio por la Konservo de Naturo (IUCN). En kelkaj lokoj, ĝi estas foje ĉasata kaj kaptivita kiel manĝaĵo.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tiu ĉi birdo, granda inter aramidoj, havas kaj grizajn kapon kaj kolon. En la nomiga subpsecio, la dorso de la kapo havas brunan makulon. La supraj partoj estas olivverdaj ĝis malhelbrunaj. La brusto kaj flankoj estas ruĝeckoloraj, kaj la ventro, pugo kaj vosto estas nigraj. La kruroj estas koralruĝaj, la fortika beko estas hele verdecflava (pli flava ĉebaze), kaj la okulirisoj estas ruĝaj. Ambaŭ seksoj estas similaj. La junuloj povas esti diferencigitaj pro sia pli senkolora aspekto, kaj la idoj havas nigran, lanugan aspekton, brunan kapon kaj nigran bekon. La subspecio avicenniae povas esti diferencigita pro sia plia malgrandeco, manko de bruna makulo ĉe la nuko, kaj ĝia malsupra dorso estas nuance iomete oliveca. La subaj partoj estas palaj.
Estante monogama birdo, paroj troveblas kune la tutan jaron. Dum la reproduktosezono, kiu kutime daŭras de marto ĝis aŭgusto, la Kajena aramido konstruas nestojn kiuj povas esti trovitaj sur plataj branĉoj kaj en densejoj, kutime ĉe altecoj inter 1 kaj 3 metroj. En tiuj nestoj, estas ovodemetado konsistanta el tri ĝis sep ovoj, kovataj de ambaŭ seksoj. La idoj kiuj eloviĝas estas frumaturaj, kapablaj moviĝi baldaŭ post eloviĝo. Ĉi tiu ralo manĝas ampleksan gamon de manĝaĵoj, de moluskoj ĝis semoj. Oni scias, ke ĝi manĝas ankaŭ fekaĵojn de gigantaj lutroj.
Taksonomio kaj etimologio
[redakti | redakti fonton]Metita en la familio Rallidae — nome raloj — tiu specio estis dekomence priskribita kiel Fulica Cajanea fare de Philipp Ludwig Statius Müller, en sia verko de 1776 Vollständiges Natursystem.[1] Müller bazis sian priskribon sur la bildo "Poule d’Eau de Cayenne" (Kajena akvoralo) fare de la franca natursciencisto kaj artisto Edme-Louis Daubenton en sia verko Planches Enlumineés d’Histoire Naturelle.[2] Ĝi estis poste movita en la novan genron Aramides, nome arbarraloj, fare de Jacques Pucheran en 1845,[3] kaj la specia epiteto estis ŝanĝita al cajaneus.[4]
La Kajena aramido estas konsiderata frata specio kun la Blankventra aramido,[5] unu el la naŭ membroj de la genro Aramides, kien oni metis la Kajenan aramidon. Ambaŭ estis klasitaj kiel subspecioj de unusola specio fare de James L. Peters en la eldono de 1934 de sia verko Check-list of Birds of the World, antaŭ esti apartigita kiel propra specio denove en 2015. Ambaŭ raloj havas diferencajn alvokojn kaj plumarojn kaj oni ne registris gradadon.[5] La nombro de subspecioj estas nedefinitiva, ĉar kelkaj fakuloj agnoskas ĝis naŭ,[6] dum aliaj agnoskas nur du.[7] Oni sugestis eĉ ke la subspecio avicenniae estu apartigita kiel propra specio, baze sur diferencoj en morfologio kaj alvokoj, kun spekulativoj ke la Sarakura aramido agadas kiel ekologia bariero inter ambaŭ subspecioj.[5] La subspecioj, laŭ la Internacia Ornitologia Komitato, estas la jenaj:
- Aramides cajaneus cajaneus (Müller, 1776) — el Kostariko ĝis Kolombio, orienten tra Venezuelo kaj Trinidado ĝis Brazilo, kaj suden ĝis Norda Argentino kaj Urugvajo
- A. c. avicenniae Stotz, 1992 — marborda sudorienta Brazilo
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La genronomo de la aramidoj —Aramides— estis derivita el la kombino de la genronomo Aramus kaj la greklingva vorto oidēs, "simila". Tio referencas al la simileco inter birdoj de la genro Aramides kaj la nura specio de la genro Aramus. La specia epiteto, cajaneus, referencas al la ĉefurbo de Franca Gujano, Kajeno. La subspecia epiteto avicenniae honoras la persan filozofon Aviceno.[4]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Linnaeus, Carolus. (1773) Vollständiges Natursystem 8 (germane). Nuremberg: Gabriel Nicolas Raspe.
- ↑ Martinet, François Nicolas. (1765) Planches Enlumineés d'Histoire Naturelle 4 (france).
- ↑ (1845) “Notes sur quelques espèces Madécasses de l'ordre des Écuassiers”, Revue Zoologique par la Société Cuvierienne, p. 277–280.
- ↑ 4,0 4,1 Key to Scientific Names in Ornithology. Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions. Alirita 13a de Aprilo 2017 .
- ↑ 5,0 5,1 5,2 (2015) “A taxonomic review of Aramides cajaneus (Aves, Gruiformes, Rallidae) with notes on morphological variation in other species of the genus”, ZooKeys (500), p. 111–140. doi:10.3897/zookeys.500.7685. Bibkodo:2015ZooK..500..111M.
- ↑ Taylor, Barry (2017). del Hoyo, Josep; Elliott, Andrew; Sargatal, Jordi; Christie, David A.; de Juana, Eduardo (eld.). "Grey-necked Wood-rail (Aramides cajaneus)". Handbook of the Birds of the World Alive. Lynx Edicions. Alirita la 14an de Aprilo 2017.
- ↑ Flufftails, finfoots, rails, trumpeters, cranes, limpkin. World Bird List Version 9.2. International Ornithologists' Union (2019). Alirita 26a de Junio 2019 .
|