Kalanchoe blossfeldiana
Etoso
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/67/Kalanchoe.blossfeldiana.jpg/220px-Kalanchoe.blossfeldiana.jpg)
Kalanchoe blossfeldiana aŭ koralfloro estas plantospecio el Madagaskaro, el genro kalanchoe. Ĝi altas 30 cm, havas koralruĝajn florojn, kiuj floras de januaro ĝis aprilo. Ĝi estas ornamplanto, potplanto.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/b/b7/2007-03-19Kalanchoe_blossfeldiana02.jpg/220px-2007-03-19Kalanchoe_blossfeldiana02.jpg)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a7/Kalanchoe_1.jpg/220px-Kalanchoe_1.jpg)
Ĝia ĝardena kultivado komenciĝis en 1928 kaj disvastiĝis dum kelkaj jaroj dismonde. Oni reproduktas ĝin per semado, stikado de folioj, ŝosoj.
Ĝi povas flori, se ĝin tuŝas sunlumo je maks. 8 horoj, dum tri semajnoj. La florado ekokazas en la tria monato, post la komenciĝo de la lumreduktado. Dum la vintraj monatoj, la floraj koloroj estas palaj.