Kaleva (nomo)
Aspekto
Kaleva estas finna rara vira nomo. La plej konata persono, kiu portis ĝin, estis certe Urho Kaleva Kekkonen. En 1908 Kaleva ricevis en Finnlando nomtagon la 10-an de septembro. Ekde 1929 la nomo estis anstataŭigita per la multe pli ofta variaĵo Kalevi, sed ekde 1950 estas la 10-a de septembro nomtago de ambaŭ tiuj nomvariaĵoj. Kaleva signifas same kiel Kalev, figuro en la finna, karelia kaj estona mitologioj.