Kaley Cuoco
Aspekto
Kaley Christine Cuoco Sweeting (n. la 30-an de novembro 1985; Camarillo, kantono Ventura, Kalifornio, Usono), pli konata kiel Kaley Cuoco, estas usona aktorino rekonata precipe pro la rolo de Penny en la komedia televida serio The Big Bang Theory, kaj repopulariĝis per la aktorado en la serio Charmed kun la rolo de Billie Jenkins.
Laŭ la stato de 2023 ŝi vivas en la protektita urbeto Hidden Hills, iom pli ol 40 kilometrojn nordokcidente de la urbocentro de Los-Anĝeleso kaj de Holivudo, kun multaj same socie konataj najbaroj.