Kaliksto la 2-a
Kaliksto la 2-a | ||
---|---|---|
162-a papo de la katolika eklezio | ||
gvidis la Unuan Lateranan Koncilion kaj subskribis la Konkordaton de Worms (1122)
| ||
Naskonomo | Guido dei Conti di Borgogna | |
Pontifiko | de 2-a de februaro 1119 | |
ĝis 13-a de decembro 1124 | ||
Antaŭulo | Gelaso la 2-a | |
Sekvanto | Honorio la 2-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 1060 en Quingey | |
Morto | 13-a de decembro 1124 en Romo | |
Tombo | Baziliko Sankta Johano de Laterano | |
Lingvoj | latina lingvo [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Anskaridoj (dinastio Burgundio-Ivrea) [#] | |
Patro | William I, Count of Burgundy [#] | |
Patrino | Stephanie of Burgundy [#] | |
Gefratoj | Gisela of Burgundy • Sibylla of Burgundy, Duchess of Burgundy • Clementia of Burgundy • Ermentrud of Burgundy • Stephen I, Count of Burgundy • Reginald II, Count of Burgundy • Rajmondo de Burgonjo • Bertha of Leon [#] | |
Episkopo de Vienne | ||
Dum | 1088–1119 | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Kalisto la 2-a aŭ Kaliksto la 2-a, latine (latine Callistus Secundus, naskonome Guido dei Conti di Borgogna, Gvido el Grafoj de Burgonjo; naskiĝis en Quingey, ĉirkaŭ la jaro 1060, mortis en Romo, la 13-an de decembro 1124) estis la 162-a papo de la katolika eklezio, elektita en la jaro 1119. Li oficis ĝis sia morto, dum 5 jaroj, 10 monatoj kaj 12 tagoj.
Kalisto estis filo de Grafo Vilhelmo la 1-a de Burgonjo kaj frato de Stefano la 1-a el Mâcon kaj krome parenco de diversaj nobeldevenaj kaj regantaj familioj inter kiuj Arduino de Ivreo kaj la reĝino Berta de Obertenghi.
En 1088 Gvido estis enoficigita episkopo de Vienne. Tie li entreprenis reformon precipe atentiĝante pri la afero investituroj kaj rigide defendante la prerogativojn de la Eklezio en la elekto de episkopoj, sed, kiel papo, Kalisto la 2-a sintenis preta internegoci kompromison kun la imperiestro Henriko la 5-a.
Kiam en marto de 1120, kiel papo, eniris Romon, Kalisto provokis la fuĝon de la kontraŭpapo Gregorio la 8-a kiu rifuĝiĝis en Sutri, tie restante ĝis aprilo de 1121 kiam la armeo de Kalisto sieĝis la urbon ĝis kiam la tieaj civitanoj decidis transdoni la kontraŭpon al Kalisto. la prizonulo estis kondukita al Romo kaj enkarcerigita en Septizonium, kaj aliloke por fine morti en Salerno.
La 23-an de septembro Kalisto interkonsentis kun la imperiestro Henriko la 5-a akordon kiu poste estos nomata Konkordato de Worms, per kiu estis establitaj reciprokaj rajtoj, de la Eklezio kaj Imperio, rilate investituroj. Inter la papaj intertraktantoj ĉeestis ankaŭ la estonta papo Honorio la 2-a.
En marto 1123 papo Kalisto la 2-a ekcelebris la unuan sesion de la Unua Laterana Koncilio. En tiu koncilio li deklarigis nelicaj la geedziĝoj de kalotikaj pastroj edziĝintaj post la ordiniĝo dum tiuj edziĝintaj antaŭ la ordiniĝo povis restadi en la aminzorgado. Tiu dekreto estos konfirmita en la Dua Laterana Koncilio celebrita sub papo Inocento la 2-a. Krome estis rekondamnita la Simonio kaj rekonfermita la indulgenco por la partoprenantoj en la Krucmilito.
Dum lia papado estis sanktoproklamitaj sankta Davido el Menevia (1120) kaj sankta Konrado, episkopo de Konstanco (1123).
False oni atribuis al li la aŭtorecon de la Codex Calixtinus. Ĉar Kalisto la 2-a distingis la sanktejon de Kompostela per iuj privilegioj, tie kreiĝis dokumento por ke restu spuro de la privilegiado,kaj tial naskiĝis tiu kodekso.
Aliaj projektoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Opera Omnia el Jacques Paul Migne, Patrologia Latina, volumo 163.
- Biografio de papo Kalisto la 2-a en Enciclopedia dei Papi Treccani
- [3]
- Callisto secondo (Kalisto la 2-a) [4] Il Timone n. 124 junio 2013, paĝo 55.