Kalistrato de Afidna
Καλλίστρατος των Άφιδνα (410 a. K. - 355 a. K.) | ||
---|---|---|
En 371 a. K. Kalistrato de Afidna estis unu el la aŭtoroj de la packontrakto inter Ateno kaj Sparto kiu rekonis la hegemonion de Ateno sur la maro kaj tiun de Sparto surtere.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 410 a. K. en Ateno, Grekio | |
Morto | 355 a. K. en Ateno, Grekio | |
Lingvoj | antikva greka vd | |
Ŝtataneco | Antikva Ateno vd | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kalistrato de Afidna estis greka oratoro, politikisto kaj majstro de Demosteno. Li estis filo de Kalikrato de Afidna,[1] influa atena oratoro. Kune kun Kabriaso de Ateno (420 a. K. - 357 a. K.) kaj Timoteo (411 a. K. - 354 a. K.) en 373 a. K. kaj kun Ifikrato (418 a. K. - 353 a. K.) kaj Kabriaso en 372 a. K. li kontribuis por la paco de Sparto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Dum multaj jaroj, kiel greka komandanto, li apogis spartajn interesojn en Ateno, rekonante ke Tebo prezentis pli grandan minacon al Ateno. En 371 a.K. li estis unu el la metiistoj de la packontrakto inter Ateno kaj Sparto kiu rekonis la hegemonion de Ateno sur la maro kaj tiun de Sparto surtere. Pro la rifuzo de la tebanoj transcedi Oropon, kiun laŭ lia konsilo ili estis permesitaj provizore okupi, Kalistrato, malgraŭ sia grandioza defendo (kiu tiel impresis Demostenon, ke li decidis studi oratoradon), estis kondamnita al morto en 361 a.K.[2]
Tial li fuĝis al Metono en Makedonio, kie li estis gastigita de la reĝo Perdiko la 3-a kiu profitis lian financan kompetentecon. Poste, li fondis la urbon de Krenido aŭ Daton kun grupo de kolonianoj de Thasos. Post la transpreno de la areo fare de [Filipo la 2-a (Makedonio)|Filipo la 2-a de Makedonio], li prenis rifuĝon en Bizanco. Post sia reveno al Ateno en la 350-aj jaroj li estis ekzekutita.
Sekvante necertan sugeston faritan fare de la germana historiisto Arnold Schaefer (1819-1883) en la deknaŭa jarcento, dato de morto de 355 a. K. ofte estis ripetita. Tamen, Isokrato en sia "Pri la Paco", verkita proksime de la fino de la Socia Milito en 355 a. K., ŝajne sciis nenion pri lia reveno al Ateno, kaj ekzistas neniu kialo kial ĝi ne povus esti okazinta post la fino de la milito. Aliflanke, Likurgo en sia verko "Kontraŭ Leokrato" parolas pri la morto de Kalistrato kiel okazaĵo rememorigita de la pli maljuna generacio sed konata nur per raporto de la pli juna generacio, tiel ke ĝi ne povas esti datiĝita post 350 a. K.
Li estis aŭtoro de pluraj reformoj, precipe kun la atena fiska administracio, kaj devigis la aliancanojn de Ateno pagi tributojn por partoprenado en la militinvestoj.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Alketo la 2-a (Makedonio) (475 a. K. - 448 a. K.) reĝo de Makedonio
- Ksenofono (431 a. K. - 360 a. K.)
- Kabriaso de Ateno (420 a. K. - 357 a. K.) atena generalo
- Ifikrato (generalo) (418 a. K. - 353 a. K.)
- Perdiko la 3-a (Makedonio) (415 a. K. - 360 a. K.)
- Sfodriaso|Σφοδρίας (415 a. K. - 06.07.371 a. K.) sparta politikisto kaj militisto
- Timoteo (generalo) (411 a. K. - 354 a. K.)
- Aleksandro de Ferao (407 a. K. - 356 a. K.) greka tirano
- Pelopido de Tebo (407 a. K. - 364 a. K.) teba ŝtatestro
- Kareto de Ateno (400 a. K. - 330 a. K.) atena militisto
- Apolodoro de Akarno (394 a. K. - 343 a. K.) greka politikisto kaj oratoro
- Temisono de Eretrio (391 a. K. - 347 a. K.) tirano de Eretrio
- Kalipo de Sirakuzo (390 a. K. - 352 a. K.)
- Demosteno (384 a. K. - 322 a. K.)
- Filipo la 2-a (382 a. K. - 336 a. K.)
- Teopompo de Kios (380 a. K. - 315 a. K.) greka historiisto
- Ekateo de Abdera (380 a. K. - 315 a. K.) [3]
- Jasono de Fereso (380 a. K. - 315 a. K.)
- Filino de Akragaso (280 a. K. - 215 a. K.) greka historiisto