Kalvinana malnova preĝejo (Soroksár)
Kalvinana malnova preĝejo de Soroksár | |
---|---|
Kalvinana malnova preĝejo en Soroksár
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Budapeŝto, Soroksár |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Pest |
Dato de konsekro | 1950 |
Konsekrinto | Albert Bereczky |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1948–1950 |
Specifo | |
Enhaveco | 180 sidlokoj, 150 starlokoj |
Alto | 8 m (turo) |
Ligiloj | |
La kalvinana malnova preĝejo estas religia konstruaĵo en Budapeŝto, en distrikto Soroksár.
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝenerale kalvinanoj ne vivis en iama vilaĝo Soroksár ĝis Traktato de Trianon, nur poste alvenis rifuĝintoj el la forigitaj teritorioj. Ili fondis filion de Csepel en 1929. Denove alvenis rifuĝintoj depost la 2-a mondmilito. Pro la pretendoj oni konstruis simplan kirkon inter 1948-1950. Tertremo kaŭzis damaĝojn en 1956, poste akva problemo de la najbara domo en la 1980-aj jaroj. La renoviĝo okazis nur inter 1992-2ooo, samtempe malgranda turo estis konstruita.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas laŭ trotuaro de placo. La preĝejo estas simpla teretaĝa domo inter la najbaraj domoj, meze firstotureto altiĝas. Antaŭ la kirko skulptaĵo pri ŝafido de Dio estas videbla. Sur la tureto videblas 3 emajloj fare de László Morvay pri alfo, omego kaj koko.