Kalvinana preĝejo (Alsónémedi)
Kalvinana preĝejo en Alsónémedi | |
---|---|
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Alsónémedi |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Pest |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Alsónémedi, Templom u. 9. 2351 |
La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (deklarita en 2004) en grandvilaĝo Alsónémedi (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu komunumo havis katolikan kirkon antaŭ ol 1398. Dum dominado de turkoj la loĝantoj plejparte kalvinaniĝis, laŭ la cirkonstancoj ili forfuĝis. En 1608 kalvinanaj paŝtistoj alvenis kaj uzis la forlasitan katolikan kirkon. Ekde la 1620-aj jaroj kontinue vivis kalvinima pastoro en la tiama Némedi. Pro la kontraŭreformacio la katolikoj rericevis la preĝejon en 1720, sed en la 1780-aj jaroj la kalvinanoj konstruis propran didomon. La kirko estis renovigita en 1970.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en korto. La fasado estas simetria, la meza parto iomete reliefas kun la enirejo, plej supre la kvadrata turo altiĝas. Antaŭ la enirejo estas pluvŝirmilo. En la turo 3 sonoriloj sonoras. La plej malnova sakrala ilo estas kaliko el 1631.