Kalvinana preĝejo (Balatonkiliti)
Kalvinana preĝejo de Balatonkiliti | |
---|---|
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Siófok |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Somogy |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | 1793–1798 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | 8600 Siófok, Siófok-Kiliti, Asztalos utca 4. |
La kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento (deklarita en 1997) en Siófok, pli precize en ties urboparto Balatonkiliti, kiu estis pli frue memstara vilaĝo en Hungario.
Historio
[redakti | redakti fonton]En iama vilaĝo Kiliti estis mezepoka katolika kirko. Jam antaŭ dominado de turkoj la loĝantoj iĝis kalvinanoj kaj ili uzis la menciitan kirkon. En 1758 fulmo parte detruis ĝin, sed la katolika reĝo donis la rekonstruon nur sen turo. Fine en 1763 la katolikoj reprenis la preĝejon, la kalvinanoj konstruis pli novan iom for el ligno kaj lomo, kiun li uzis 3 jardekojn. La pli nova, nun videbla kirko estis konstruita inter 1793-1798 kaj iomete pligrandigita en 1816. La orgeno alvenis en 1861.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo estas tra la turo, super la enirejo estas fenestro. La absido estas duonronda. Ankaŭ la navo havas enirejon. Interne kolonoj tenas la galerion.