Kalvinana preĝejo (Bisse)
Kalvinana preĝejo de Bisse | |
---|---|
Kalvinana preĝejo de Bisse
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Bisse |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Baranya |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 180 sidlokoj, en la galerio 30 |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Bisse (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Jam estis en tiu loko gotika katolika kirko en la mezepoko. Oni konjektas, ke en la 16-a jarcento la loĝantoj kalviniĝis. Inter 1795 kaj 1798 oni konstruis pli novan konstruaĵon, sed oni profitis la fundamenton kaj eble aliajn partojn. La formo videbla nuntempe estis konstruita en 1805. La turopinto estis farita en 1968, la turo havas 2 sonorilojn. La aktuala arkeologia esploro ne okazis, tial mankas pruvoj pri la gotika deveno.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola en mezo de la vilaĝo en korto. En mezo de la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La ĉefa enirejo troviĝas en flanko de la navo, krome estas alia enirejo en flanko de la turo. Interne la muroj estas blankaj laŭ la kutimo. La predikejo estis farita el ligno.