Kalvinana preĝejo (Edelény)
Kalvinana preĝejo de Edelény | |
---|---|
Kalvinana malnova preĝejo en Edelény
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Edelény |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Borsod-Abaúj-Zemplén |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Longo | 15 m (navo); 10 m (absido) |
Larĝo | 9 m (navo); 7 m (absido) |
Alto | 17 m (turo); 10 m (navo) |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en urbo Edelény (Hungario). Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo de la urbo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La katolika gotika preĝejo konstruiĝis ĉirkaŭ 1330. La turkoj detruis la urbeton en 1552, la loĝantoj forfuĝis. En 1580 la homoj revenis, sed tiam ili jam havis kalvinanan pastron. En 1696 oni konstruis la ŝtonan turon, post 3 jaroj la lignan turopinton. En 1700 la kirko estis restaŭrita, la instalaĵoj estis faritaj en 1705. En la jaroj 1729 kaj 1730 la plena preĝejo estis restaŭrita. Tiam on faris enirejon tra la turo.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo (preskaŭ tiel larĝa, ol la navo) reliefas. La navo finiĝas en oklatera absido kaj la navo havas flanke antaŭĉambron por la enirejo. La absido kaj navo havas apogpilierojn. Interne la plafono estas pentrita lignaĵo. Oni konjektas, ke la blankaj muroj kaŝas freskojn.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj
- hungare kun foto
- hungare kun foto[rompita ligilo]
- [1]