Kalvinana preĝejo (Fényeslitke)
Aspekto
Kalvinana preĝejo de Fényeslitke | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Fényeslitke |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Szabolcs-Szatmár-Bereg |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 350 homoj |
Alto | 35 m (turo) |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en Hungario, en vilaĝo Fényeslitke. Ĝi estas la plej malnova konstruaĵo de la vilaĝo.
Historio
[redakti | redakti fonton]La romanika, tiam katolika kirko Ĉieliro de Maria estis konstruita supozeble en mezo de la 13-a jarcento. Ĉirkaŭ en 1550 la loĝantoj forlasis la katolikismon kaj prenis la kalvinismon, tial la kirko iĝis kalvinana. En 1831 la navo estis plialtigita kaj plilarĝigita. La orgeno estis farita en 1942.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola. En mezo de la fasado estas la kvadrata turo reliefas, kiu similas al preĝejturoj en Transilvanio. La eniro povas esti tra la turo. Interne estas du galerioj, unu el ili por la orgeno. La predikejo estas belega empiro.
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun fotoj Arkivigite je 2019-05-07 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun fotoj
- [1]