Kalvinana preĝejo (Gödöllő)
Kalvinana preĝejo de Gödöllő | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Gödöllő
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Gödöllő |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
Dato de konsekro | 1745 |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | 1744–1745 |
Specifo | |
Enhaveco | 450 homoj |
Ligiloj | |
La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (ekde 1993) en urbo Gödöllő (Hungario).


Historio
[redakti | redakti fonton]En Gödöllő la unua kalvinisma kirko estis konstruita en 1657. Ĝi estis malkonstruita fare de Antal Grassalkovich (krongardisto) en 1744 pro konstruado de la kastelo. Li kompensis la kalvinanojn per konvena parcelo, konstrumaterialoj kaj monoj. La nova baroka preĝejo estis konsekrita jam en 1745. La turo estis pligrandigita en 1801. Ĝis 1931 la kirko estis ankaŭ loko de la luteranaj diservoj. La originaj lignaj galerioj estis ŝanĝitaj al betonoj pro la malbona stato. Dum la 2-a mondmilito bombo kaŭzis damaĝojn. En 1993 la kirko renoviĝis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas laŭ trotuaro de la ĉefplaco. Apude la kalvinana liceo funkcias. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas kun cepoforma barokeca turpinto. En akso de la turpinto 4 fenestroj troviĝas unu sub la aliaj, fine la plej malsupre la enirejo. Krom tiu sur la fasado estas po unu pli grandaj fenestroj. Interne (eĉ ekstere) la muroj estas blankaj laŭ la kutimoj.
Vidu, aŭdu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- hungare kun foto Arkivigite je 2021-10-22 per la retarkivo Wayback Machine
- hungare kun foto
- [2]