Kalvinana preĝejo (Gige)
Aspekto
Kalvinana preĝejo de Gige | |
---|---|
Kalvinana preĝejo de Gige
| |
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Gige |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Somogy |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | baroko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Gige (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La tiama katolika kirko estas unu el la plej malnovaj konstruaĵoj en la departemento, do nepre devenas el la mezepoko. Pri la historio mankas informoj. En 1778 ĝi estis barokigita, krome en nekonataj jaroj plurfoje trakonstruita aŭ renovigita. Dum la arkeologia esploro oni trovis malnovajn tombojn, krome ŝtontabulon kun hebrea teksto.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en mezo de la vilaĝo laŭ la ĉefvojo en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. La turopinto estas bulba. La enirejo funkcias tra la turo. La navo finiĝas en duonronda absido.