Kalvinana preĝejo (Hódmezővásárhely-Tabán)
Kalvinana preĝejo de Hódmezővásárhely-Tabán | ||
---|---|---|
reformed Christianity church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Hódmezővásárhely | |
Geografia situo | 46° 25′ 35″ N, 20° 18′ 35″ O (mapo)46.42647406480420.309587440134Koordinatoj: 46° 25′ 35″ N, 20° 18′ 35″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
provinco | Csongrád | |
Dato de konsekro | 1905 | |
Arkitektura priskribo | ||
Konstruado | ||
Specifo | ||
Enhaveco | 850 sidlokoj | |
Longo | 24 m (navo interne) | |
Larĝo | 20 m (navo interne) | |
Alto | 44 m (turo) | |
Konstrumaterialo | masonita ekstere el flavaj-ruĝaj brikoj | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Kalvinana preĝejo estas la kvara kalvinisma kirko en Hungario, en urbo Hódmezővásárhely en loĝkvartalo Tabán.
Historio
[redakti | redakti fonton]La kalvinana eklezio decidis konstrui kirkon en 1897 en la tiutempe dikiĝinta urboparto Tabán. Tamen oni malpermesis la plian eklezian imposton, tial oni komencis kolekti monojn. En 1903 oni aĉetis parcelon kaj tuj komenciĝis la konstruado laŭ planoj de loka arkitekto József Borsos. Post 2 jaroj ĝi estis preta. La orgeno estis farita en 1937.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto ĉe stratangulo, sed la fasado etendiĝas laŭ la trotuaro. En la preĝejkorto estas videbla busto pri pastro kaj eklezia verkisto. La fasado estas simetria, meze la turo altiĝas, meze la ĉefenirejo funkcias. La turo estas tre longa kaj havas ankaŭ horloĝon, kiu venis en 1725 el Nagyecsed. La horloĝo estis renovigita en 2012. Estas interese, ke ĝi havas nur etmontrilon, tial la horoj estas videblaj, la minutoj ne. La ĉefnavo havas ankaŭ krucnavon. Interne laŭ la kutimoj oni konstruis galeriojn.