Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Harta)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Harta
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Harta
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Bács-Kiskun
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado 18351836
Specifo
Enhaveco 340 sidlokoj
Konstrumaterialo masonaĵo
Mapo
Kalvinana preĝejo (Harta) (Hungario)
Kalvinana preĝejo (Harta) (Hungario)
DEC
neniuj koordinatoj
Ligiloj
Adreso 6326 Harta, Templom u. 73.
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en grandvilaĝo Harta (Hungario).

Depost la turka dominado hungaroj alvenis en la senhoman areon. Inter ili la kalvinanoj estis malgranda minoritato, tial ili aranĝis la diservojn kune kun la luteranoj, sed la baptaj ceremonioj estis taskoj de la pastoro el Dunapataj. Depost 1728 la kalvinanoj luis ĉambron por lernoĉambro, dimanĉe por diservo. Ekde 1790 la kalvinanoj jam havis propran domon, kie loĝis la loka kalvinanestro, krome tie okazis eventuale la lernado kaj diservoj. Pastro venis laŭnecese el Dunapataj aŭ Solt. Ĝis 1831 eklezie la kalvinanoj apartenis al Dunapataj, poste ili memstariĝis. La kirko estis konstruita inter 1835 kaj 1836, la paroĥa rajto alvenis en 1847. Pro incendio kaj la didomo kaj la paroĥejo cindriĝis en 1862, oni rekonstruis ilin en 1878. Fine la preĝejo jam havis 3 sonorilojn ekde 1893.

Konstruaĵo

[redakti | redakti fonton]

La konstruaĵo situas sola en korto, sed la simetria fasado kontaktiĝas kun la trotuaro. La enirejo estas meze, sed estas ankaŭ pastra enirejo ĉe la navo. La tegmento estas ŝela.

Vidu, aŭdu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.