Kalvinana preĝejo (Kőbánya)
Kalvinana preĝejo de Kőbánya | ||
---|---|---|
Aerfoto pri la kalvinana preĝejo en Kőbánya
| ||
reformed Christianity church | ||
Loko | ||
Ŝtato | Hungario | |
Municipo | Budapeŝto, Kőbánya | |
Geografia situo | 47° 28′ 47″ N, 19° 8′ 8″ O (mapo)47.479757719.135655Koordinatoj: 47° 28′ 47″ N, 19° 8′ 8″ O (mapo) | |
Bazaj informoj | ||
Religio | kristanismo | |
Rito | kalvinismo | |
Arkitektura priskribo | ||
Arkitektoj | Lajos Schodits | |
Konstrustilo | novgotiko | |
Konstruado | ||
Specifo | ||
Enhaveco | 600 sidlokoj | |
Alto | 54 m (la plej alta turo); 35 m (la malpli alta turo) | |
Konstrumaterialo | masonita | |
Mapo | ||
Ligiloj | ||
La Kalvinana preĝejo estas impona religia konstruaĵo en Hungario, en la ĉefurbo Budapeŝto, en distrikto Kőbánya en korto ĉe stratoangulo.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Kőbánya en la 19-a jarcento multe da laboristoj alvenis, sed proksima kalvinana preĝejo ne estis. Komence okazis mesoj en loĝdomo, ekde 1898 en lernejo. Preĝejo konstruiĝis inter 1898-1905. Dum la 2-a mondmilito ĝi difektiĝis, renovigo okazis nur en 1985.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo havas 3 navojn kaj 2 sveltajn turojn. Enirejoj troviĝas ĉe ambaŭ stratoj. La enirejoj estas similaj, pli supre po unu fenestrorozoj estas videblaj. Interne galerio etendiĝas laŭ la 4 flankoj. Kontraŭ la enirejo la orgeno trovis lokon en 1911. Sub la orgeno la predikejo kaj la ĉeftablo troviĝas. Sur la internajn murojn oni metis memortabulojn, ekzemple pri la falintoj kaj pri la konstruado.