Kalvinana preĝejo (Kerekegyháza)
Aspekto
Kalvinana preĝejo de Kerekegyháza- | |
---|---|
preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Kerekegyháza |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Bács-Kiskun |
Dato de konsekro | 1911 |
Konsekrinto | Sándor Baksay |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | eklektikismo |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 300 sidlokoj |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas religia historia monumento (deklarita en 1999) en urbo Kerekegyháza (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Tiu areo plejparte senhomiĝis dum dominado de turkoj. Dum la rehomiĝo alvenis katolikoj, malofte kalvinanoj. En la tiama vilaĝo katolika kaj kalvinana kirkoj estis konstruitaj en 1911 (ekster la vilaĝo jam konstruiĝis kalvinana preĝejo (Kerekegyháza-Kunpuszta) jam en 1901. La zorganto estas la kuntirita kalvinana grupo de Kerekegyháza-Fülöpháza-Kunbaracs ekde 1953. En 2007 la kirko renoviĝis.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas sola en korto. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo altiĝas. La enirejo troviĝas meze. Pli supre 3 grandaj mallarĝaj fenestroj videblas. Ankaŭ la navo havas fenestrojn, sed iom pli larĝajn. La absido estas duonronda.