Kalvinana preĝejo (Létavértes-Nagyléta)
Kalvinana preĝejo de Létavértes-Nagyléta | |
---|---|
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Létavértes |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Hajdú-Bihar |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | György Matyi |
Konstrustilo | malfrubaroko |
Konstruado | 1807–1813 |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Létavértes, Árpád tér 4. |
La Kalvinana preĝejo estas sakrala historia monumento en Hungario, en urbo Létavértes, ĝis 1970 en Nagyléta.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua mencio pri kalvinanoj en Nagyléta okazis en la 1560-aj jaroj. Ili havis kirkon, kiu iam neniiĝis. Pli nova kirko estis konstruita inter 1807-1813 sur la saman lokon. Ĝi estis trakonstruita ekstere 1886 kaj pluraj renovigaj laboroj okazis inter 2009-2013. La orgeno estis kreita en 1868. La preĝejo havas virinan koruson.
La paroĥejo, samtempe kunvenejo estis konstruita en 1929. Ĝi estis plene renovigita en 2008, kaj pligrandigita en 2014.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola laŭ placo. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo plene reliefas. En la turo 5 sonoriloj loĝas. La navo ne havas absidon, sed ĝuste tie estas la enireja pordo. La navo havas ekstre ornamajn pilierojn. Interne la muroj estis blankaj laŭ la kutimoj.