Kalvinana preĝejo (Mogyoród)
Kalvinana preĝejo (Mogyoród)
Kalvinana preĝejo de Mogyoród | |
---|---|
Kalvinana preĝejo de Mogyoród
| |
religia konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Mogyoród |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Meza Hungario, Pest |
paroĥo | loke |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Enhaveco | 70 sidlokoj |
Longo | 10 m (interne) |
Larĝo | 7 m (interne) |
Alto | 10 m (turo ĝis 2009) |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en grandvilaĝo Mogyoród (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Oni konjektas, ke en la 1560-aj jaroj la loĝantoj elektis la kalvinismon. En 1605 en listo de kalvinanaj vilaĝoj estas legebla ankaŭ Mogyoród. Ili uzis memfaritan preĝdomon, sed en 1719 dum la kontraŭreformacio la katolikoj forprenis ĝin. Tamen inter 1734-1747 ekzistis kalvinana preĝdomo. En 1782 oni fondis kalvinanan paroĥon, kiu funkciis ĝis 1840, poste Mogyoród estis filio de Fót, foje Kistarcsa. En 1834 oni denove konstruis preĝdomon kaj en 1880 ĝi plene rekonstruiĝis, fine en 1927 ankaŭ turo konstruiĝis. La 2 sonoriloj estis faritaj en 1824, respektive 1927. En 1944 la didomo suferis militajn damaĝojn, tio estis riparita en 1947. Ekde 2002 la paroĥo devas zorgi egalrajte pri komunumoj Fót-Kisalag-Mogyoród. La turo estis plialtigita en 2009.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La kirko situas en korto, la fasado estas simetria. Meze la turo plene reliefas. La turopinto estas jupa piramido. La enirejo funkcias tra la turo. Interne anstatŭ orgeno harmoniumo funkcias.