Kalvinana preĝejo (Nagymaros)
Kalvinana preĝejo de Nagymaros | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Nagymaros |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Pest |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
La Kalvinana preĝejo estas sakrala konstruaĵo en urbo Nagymaros (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]La katolika kirko estis menciita unue en 1324. En la 17-a jarcento plejparto de la loĝantoj estis kalvinanoj, tial ili uzis la katolikan kirkon, kiu nun estas Preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco (Nagymaros). En la sekva jarcento la katolikoj pliiĝis precipe pro germanaj enmigrantoj dum la kalvinanoj malpliiĝis pro epidemioj. Tial la katolikoj reprenis la preĝejon. La kalvinanoj konstruis kirkon en 1798, sed la tiamaj leĝoj ne permesis la turon. La turo mem estis konstruita en 1934 fare de Károly Kós (arkitekto, verkisto).
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La preĝejo situas en korto proksime al la Danubo. La konstruaĵo dekstre kontaktiĝas kun loĝdomo. La fasado estas simetria, meze la turo reliefas. Ĉe la piedo de la turo estas la enirejo. La fasado havas ankoraŭ du fenestrojn, kiuj estas mallarĝaj kaj altaj.