Saltu al enhavo

Kalvinana preĝejo (Somogytúr)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Somogytúr
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Somogytúr
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Somogy
Arkitektura priskribo
Konstrustilo baroko
Konstruado
Specifo
Ligiloj
vdr

La kalvinana preĝejo estas religia historia monumento en vilaĝo Somogytúr (Hungario).

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua kalvinana preĝdomo estis konstruita en 1721 el adoboj. Vera kirko konstruiĝis en 1750 (laŭ alia fonto la navo en 1787, la turo en 1832). Spite tion, arkeologoj trovis mezepokajn partojn el la 13-a jarcento. La preĝejo estis renovigita en la 1990-aj jaroj.

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo situas sola laŭ la ĉefvojo en korto. En la fasado la kvadrata turo plene reliefas. La enirejo estas tra la turo, sed estas ankaŭ alia enirejo ĉe la navo tra vestiblo. La navo havas resume 4 apogpilierojn. Interne 2 galerioj troviĝas.

Aŭdu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.