Kalvinana preĝejo (Százhalombatta)
Aspekto
Kalvinana preĝejo de Százhalombatta | |
---|---|
Kalvinana preĝejo en Százhalombatta
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Százhalombatta |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | kalvinismo |
provinco | Pest |
Arkitektura priskribo | |
Arkitektoj | József Finta |
Konstruado | 1998–2000-aj jaroj |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Adreso | Százhalombatta, Újváros, Szent István tér 7 |
La kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en urbo Százhalombatta (Hungario).
Historio
[redakti | redakti fonton]Planoj de la moderna kirko estis kreitaj en 1996 fare de József Finta. La fundamenta ŝtono estis metita post 2 jaroj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola laŭ la ĉefplaco en korto. Formo de la kirko estas eksterordinara. La navo estas etaĝa kaj oklatera, kiel "stelo de Kalvino". Sur la etaĝo kuŝas loko de la diservo, kie la sidlokoj estas seĝoj. Teretaĝe la pastraj oficejo kaj loĝejo, gastĉambro, garaĝo kaj la kunvena ĉambro situas. La alta kaj svelta kampanilo situas aparte kaj duetaĝa koridoro ligas la la sonorilturon kaj la navon. La 2 sonoriloj en la turo estis kreitaj en 1999.
En la korto skulptaĵo troviĝas honore al la herooj en 1848.